Shimazu (klano)

Mon maru ni jūji (丸に十字, „kruco en cerklo“)
Klana tombejo de la Shimazu sur la monto Koya

Shimazu (japane: 島津) estis japana familio de daimioj, kiu regis la provincojn Satsuma, Osumi kaj Hyuga (sur la insulo Kiuŝuo).

Tiu klano devenas de la imperiestro Seiwa (850-880) kaj de la ŝoguno Minamoto no Yoritomo (1147-1199), per ties filo Tadahisa, kiu uzis la nomon de la bieno de Shimazu en la provinco Hyuga.

La klana ĉefurbo estis Kagoshima. En 1600 la klano partoprenis la batalon de Sekigahara, kie ĝi estis inter la malvenkantoj. En 1877 la klano ribelis por daŭrigi la socion de samurajoj, kiu estis neniigita post la Meiji-restarigado. La ribelo estis malfacile venkita de la imperiestraj trupoj, kiuj jam agis kontraŭ la ŝogunaj.

La klano Shimazu estas unu el la malmultaj japanaj klanoj, kiu gardis la saman bienon ekde la Kamakura-epoko ĝis la Meiji-restarigado.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search